Histórico


Votação
 Dê uma nota para meu blog


Outros sites
 UOL - O melhor conteúdo
 BOL - E-mail grátis
 Kurso de Esperanto de la Federacia Universitato de Cearao
 Le Monde Diplomatique en Esperanto
 CMI en Esperanto
 Ĉina Radio Internacia
 El Popola Ĉinio
 Multlingva Informcentro pri Esperanto
 Brazila Esperanto-Ligo


 
Brazila Letero


BRAZILA EPILOGO DE CESARE BATTISTI

 

La sorto de Cesare Battisti estas en la manoj de prezidento Lula. Post eskapado el Italio kaj poste el Francio, la eksaktivulo trovis Brazilon kiel rifuĝejon. Li atendas la epilogon de sia aventuro en brazila karcero.

 

Cesare BattistiIama pacano (PAC – Proletoj Armataj por la Komunismo), Battisti estis kondamnita al dumviva karcero en 1987. La itala justico, surbaze de denuncoj de aliaj ekspacanoj - ne de regulaj pruvoj - ligas lin al al morto de kvar homoj en 1979, jaro kiam finiĝis la agado de PAC. Siaflanke Battisti diras, ke li ne kulpas. Tial li fuĝis al Francio, kie li restis dum kelkaj jaroj kaj trovis kondiĉon verki. Tamen la ekzilo en Francio ne por ĉiam daŭrus. Eble la prezo de Battisti ne valoris diplomatian polemikon kun la najbara Italio.

 

La strategio de la eŭropa justico konsistis en nei la politikan econ de la agado de Battisti. Tiu dubinda tezo uzas politikajn argumentojn kontraŭ argumentoj... ja politikaj. Sen sofismoj brazila konstitucio, laŭ la senco de la homaj rajtoj, protektas politikan rifuĝinton. Ĉar politika rifuĝo estas konstitucia temo, la akcepto dependas de la interpreto de la Supera Tribunalo de la Federacio (STF), kies ministroj studas la situacion, voĉdonas kaj sendas la decidon al la fina konsidero de la prezidento de la respubliko.

 

Komence de 2009, Tarso Genro, brazila ministro pri justico, spite al la protestoj el la konservema itala registaro, komprenis kiel politika la kondiĉon de Battisti. Tamen freŝdate la plej alta instanco de la brazila justico embarasiĝis. Post diskutado pri la afero Battisti STF ne sukcesis unuaniman rezulton. Tri ministroj voĉdonis por la restado de la eksativulo, sed kvar montriĝis kontraŭ la ekzilo.

 

La fina decido estas en la manoj de Lula. Kontraŭ Battisti estas la nuna registaro de Italio plus kvar ministroj de STF. En la alia flanko troviĝas tri ministroj de STF kaj la ministro pri justico. Certe validos la brazila konstitucia tradicio. Eĉ ekstremdekstraj diktatoroj jam ĝuis tian indulgon. Kial ne Battisti?

 

Espereble Lula preparos la epilogon de la dramo en brazila scenejo. Alimaniere agante li pruntus sian voĉon al itala opero, kies finan akton  oni titolus "Venĝo".

 

 

 

 

_____

* Jozefo Lejĉ estas esperanta nomo de José Leite de Oliveira Junior, profesoro de la Federacia Universitato de Cearao, kie kunordigas Esperanto-kurson (www.esperanto.ufc.br). Blogo: http://brazilaletero.zip.net/

 



Escrito por Jozefo Lejĉ às 03h01
[] [envie esta mensagem] [ ]



NIGRUMO EN BRAZILO

La 10-an de novembro 2009 paneis brazila elektrika sistemo kaj milionoj da brazilanoj spertis gigantan nigrumon. La ĥaosa fenomeno atingis 18 el la 26 brazilaj ŝtatoj. t.e. 60 milionoj da homoj. La nigrumo aparte surprizis la laboristaron vespere, ĝuste en la horo eliri laborejon.


La manko de elektra energio daŭris laŭ la loko en la ampleksa brazila elektra reto. En la nordorienta ŝtato Sergipe /serĵipi/ la mallumo daŭris kvar minutojn. Kontraste al Sergipe la ŝtato Rio de Ĵaneiro suferis sep longajn horojn ĝis la solvo de la problemo.


Paneis Itajpuo, la plej granda hidroelektra centralo en la mondo. Ĝi funkcias per la forto de la akvo de la rivero Paranao, kiu fluas oriente-okcidenten en la suda regiono de Brazilo. Itajpuo liveras kvaronon el la tuta elektro de Brazilo kaj preskaŭ la tuta elektra forto de Paragvajo, lando ankaŭ forte trafita de la elektra paneo. Itajpuo respondecas pri 12.600 MW da elektra energio pere de 18 generatoroj.



Ĥaosa kolektaĵo


Ne eblas kolekti ĉiujn malagrablajn faktojn, kiujn travivis brazilanoj de la momento, kiam la centralo Itajpuo ĉesis sendi kurenton. Por ke oni faru ideon pri la kadro de la ĥaosa situacio, sufiĉas listi kelkajn notindajn okazintaĵojn. La polico de la urbo San-Paŭlo ricevis per telefono 2.400 petojn por helpo nur en la unua horo de la nigrumo. En Rio de Ĵanejro ne malpli ol 10 mil gelernantoj subite restis sen lumo en klasĉambroj. En pluraj kinejoj spektantoj devis tranokti pro timo eliri hejmen sen lumo. Aliaj homoj, kies sola luma rimedo estis la ekraneto de la ĉeltelefono, ne tiel komforte restadis en lifto dum horoj antaŭ la interveno de fajrobrigadistoj. Famaj televidprogramoj resendiĝis pro tio, ke fidelaj spektantoj ne estis hejme. Miloj da homoj preferis dormi en laborejo ol riski aventuron tra mallumaj stratoj. En hospitaloj ĉesiĝis kirurgioj jam fiksitaj. Signifa nombro da urboj restis sen akvo pro neebleco ĝin pumpi. Sen elektra energio bankoj fermis pordojn. Ne nur homoj sed ankaŭ bestoj pagis la prezon de la manko de energio: en la rivero Paranao mem, kie troviĝas la akvobarejo Itajpuo, miloj da fiŝoj mortis, ĉar la akvo ne fluis en kelkaj lokoj.



Privata tragedio


Inter la plej gravaj sekvoj de la ĥaoso ŝokis brazilanojn la mortigo de virino, kiu provis eviti rabiston. Laŭ la polico, ŝi decidis veturigi amikinon, kiu ne povis reiri hejmen, ĉar pro la malfavoraj kondiĉoj de la nigrumo la servo de busoj apenaŭ funkciis kaj en la metroo trajnoj haltadis. Ĉe la enirejo de la konstruaĵo, kie la virino, kiu prunteveturis, loĝas, ili ambaŭ ekvidis rabiston kun armilo. La stiranta virino subite akcelis la aŭton kaj okazigis kolizion. La rabisto reagis per du pafoj kaj fuĝis. Li forprenis nenion el la virinoj, krom la vivon de la virino, kiu provis helpi sian amikinon. Unu el la kugloj morte atingis la kolon de la viktimo, kiu, malgraŭ senprokraste kondukita al hospitalo, ne plu rezistis.



Profito dum mallumo


Tamen ne ĉiuj tiel suferis la mankon de lumo. Por la kolero de kelkaj kafejestroj ruzaj uzantoj profitis la okazon foriri sen pagi sian ŝuldon. Aliflanke furoris la vendo de kandeloj en momento, kiu tute ne rilatas al la oftaj brazilaj katolikaj festoj. Malgraŭ ĉio policiestroj de la plej grandaj brazilaj urboj asertas, ke ne plimultiĝis krimoj dum la nigrumo. Krimuloj ja timas filabori sub la malfacilaj kondiĉoj de nigrumo.


Mistera kaŭzo


Post la malagrablaj faktoj de la nigrumo la brazila ministro pri minoj kaj energio, Edison Lobão /e'dison lobaŭm'/, ne hezitis aperi antaŭ la ŝokataj civitanoj. Per televidsendo oni komprenis, ke eĉ la plej alta respondeculo pri la temo sciis nenion pri la kaŭzo de la paneo. Laŭ la ministro la neatendita fenomeno rilatiĝus al la malbona vetero en la regiono de la elektra centralo. Tie falis fulmoj, kiuj kapablus difektigi delikatajn aparatojn. Sen konkretaj kialoj por konvinki la publikon, restis al la aŭtoritatulo voki la intervenon de Dio, por ke okazaĵoj tiaj ne plu okazos.

La dubo, ĉu Dio sendis fulmojn aŭ ne, ne metis finan punkton al la tikla afero. Male kredeblas, ke la malklara deklaro de la ministro metis tripunkton al la embaraso kaj vekis spekuladon pri la vera kaŭzo de la nigumo. Iuj vetis pri hakera atako kontraŭ la komputila sistemo de la centralo. Aliaj pri fia politika intereso, ĉar en 2010 vakos la mandato de prezidento Lula. Ne mankis ŝerco, ke Itajpuo estis tiam sub la kontrolo de Homer Simpson, konata fuŝulo de usona animacia filmo.

Fidindan opinion proponis José Goldemberg /ĵuze'gowdemberg'/, grava fizikisto, eks-ministro pri edukado kaj eks-rektoro de Universitato de San-Paŭlo, la plej elstara brazila supera institucio. Li asertis, ke vespere de la 10-a de novembro la sistemo de Itajpuo funkciis je maksimuma kurenta kapablo ĝis atingi kolapsan nivelon. Goldemberg atentigis intervjuantojn pri la troa centraligo de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj. Do laŭ la respektinda fakulo nek fulmoj nek la kolero de Dio eksplikas la misteron sed la malproporcia elektra sistemo.



Reago de la brazila registraro


Tuj post la paneo en Itajpuo, tri varmocentraloj helpe ekfunkciis pro decido de la Nacia Elektrika Sistema Kontrolo en Rio de Ĵanejro. Laŭ aŭtoritatuloj Brazilo havas sufiĉe da elektra energio por eviti tian problemon ĝis la jaro 2013.

La neneebla fakto estas, ke Brazilon nemalofte trafas nigrumoj. En marto 1999 pli ol 60% el la landa teritorio restis horojn sub mallumo. En la jaroj 2001 kaj 2002 brazila registraro inventis ian Nigruman Ministerion por administri energian krizon. Por solvi la problemon, "kunlaboris" la loĝantaro: la plej ŝparemaj ricevus premiojn, dum la malŝparemaj ricevus monpunon. En januaro 2005 nigrumo trafis pli ol tri milionoj da homoj en la ŝtatoj Rio de Ĵanejro kaj Sankta Spirito. En 2007 la centralo Furnaso kaŭzis plian nigrumon en ambaŭ ĉi-laste cititaj ŝtatoj.



Opozicio baraktas


Opoziciuloj kompreneble ne silentis antaŭ la nigruma oportuno. Siaflanke la reganta estraro reage memorigas al la kontraŭuloj, ke la energia problemo jam delonge ekzistas. Certe ne ripozigas la opozicion konstati, ke la statistiko ĉiam pozitive lumigas la figuron de la prezidento. Kun aŭ sen lumo li fariĝis la plej populara prezidento de Brazilo. Sekve post la nigrumo nek falis la borso nek falis la pozitiva takso pri Lula. Ie en malluma ĉambro supozeble kunsidas brazilaj opoziciuloj. En ties tagordo restas nesolvebla punkto, kiel malŝalti la gigantan popolan energion de la laborista respublikestro.



_____

Jozefo Lejĉ estas esperanta nomo de José Leite de Oliveira Junior, profesoro de la Federacia Universitato de Cearao, kie kunordigas Esperanto-kurson (www.esperanto.ufc.br).



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h34
[] [envie esta mensagem] [ ]



BRAZILO GASTIGOS OLIMPIKAJN LUDOJN DE 2016

 

Rio 2016Kun emocio prezidento Lula tradukis la ĝeneralan senton de la brazila popolo, kiam la belgo Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, jene anoncis la decidon: "Rio de Ĵanejro!"

Kvazaŭ tuj post decida golo de peniga futbala matĉo brazilaj aŭtoritatoj eksplodis pro ĝojo. La brazila festo komencis tie, en Kopenhago, posttagmeze de la 2-a de oktobro 2009, kaj daŭrigus trans Atlantiko kaj trans la ekvatora cirklo, pli precize en la plaĝo Kopakabano, kie verdflava amaso korpreme atendadis la rezulton. Neeviteble anticipis la karnavalon de Rio tiu belga voĉo el Kopenhago.

Brazilo konkuris kun gigantoj kiel Usono, Hispanio kaj Japanio. Prezidento Barack Obama ĉeestis la kunsidon kaj per koncizaj frazoj provis rezoni kun usona objektiveco pri la avantaĝoj organizi la Olimpiko 2016 en Ĉikago. Same aldiris pledojn por siaj respektivaj landoj la reprezentantoj de Japanio kaj de Hispanio, la unua pere de ĉefministro kaj ĉi-lasta pere de la reĝa parolado de Juan Carlos kaj tiu de la ĉefministro Zapatero. Brazilon ankaŭ defendis alia reĝo, nome la mondfama atleto Pelé, al kiu la futbalamantoj rekonas kiel sportan reĝon. Ĉar Brazilo estas respubliko, kompreneble prezidento Lula, antaŭ aliaj aŭtoritatuloj, ankaŭ paroladis. Krom paroladoj, ĉiu el la tri landoj bildigis sian koncepton pri Olimpiko 2016 per propaganda filmo. Se konsideri la aplaŭdon de la spektintoj, verŝajne influis voĉdonojn la kortuŝa propaganda filmo de Fernando Meireles, la sama reĝisoro de la filma versio de "Eseo pri blindo", romano de la nobelpremiito José Saramago.

Ricardo Stuckert/PR - UOLPost tri malsukcesintaj provoj (2000, 2004 kaj 2012) fine Brazilo gastigos la Olimpikajn Ludojn de 2016. Do je la unua fojo Sudameriko ricevos Olimpikon. Tiu malfacila batalo fakte komencis en 1992, kiam Brazilo ekkampanjis por fari la ĉefurbon Braziljo kiel sidejon de la Olimpilaj Ludoj de 2000. Por la du aliaj fiaskintaj provoj disputis Rio, kiu ne estas la politika centro de la lando, tamen kiu dubas, ĉu tie vere batas la koro de Brazilo?

En tiu antaŭolimpika disputo fine venkis la argumento de la emocio, ne la forto de la argumento. Sendube la plej grava muskolo de tia preludo al la sportaj ludoj estis tiu el la koro. Venkis brazila popolo per sia kapablo montri sin ĝoja eĉ kiam la sociaj kondiĉoj tion malfavoras. Venkis la brazila registaro, kiu ne rezignis post tri fiaskoj. Nu ĉu alie agus vera sportisto, antaŭ la malfacilaĵoj de la ludo?

 

 



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h46
[] [envie esta mensagem] [ ]



OFICIALA STIPENDIO POR STUDENTO INSTRUISTO PRI ESPERANTO

Prof-rino Mônica DouradoEkricevis stipendion, en la kuranta septembro 2009, la studento Paulo Sérgio Fernandes Félix. Por tio decide influis la agado de Prof-ino Mônica Dourado, Ĝenerala Kunordigantino de la Kulturaj Domoj de la Federacia Universitato de Cearao (UFC), al kiu la esperantistaro kore dankas.

Prof-ino Mônica Dourado, kiu estas docento pri Angla Lingvo ĉe la tradiciaj Kulturaj Domoj de UFC, ne kaŝas sian simpation al Esperanto. En 2008 ŝi ĉeestis la solenan malfermon de la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto. Ŝia apogo estis same decida por la reveno de la Kurso de Esperanto en la kunordigantaron de la Kulturajn Domojn de UFC en la unua semestro 2009.

Deveninte el publika lernejo, Paulo Sérgio lernis Esperanton en la Municipa Lernejo Rotary, kiu troviĝas en la kvartalo São Miguel (Sankta Mikaelo), municipo Kaŭkajo (najbara urbeto okcidente de Fortalezo), kie Prof-ino Iraneide Lopes gvidas imitindan pedagogian projekton pere de Esperanto, antaŭ la teatra grupo Miozoto. Siavice, Iraneide Lopes, aktiva figuro de la Cearaa Esperanto-Asocio, lernis la Internacian Lingvon kun Prof-ro Adelson Sobrinho, elstara instruisto de la Kurso de Esperanto de UFC.

http://www.esperanto.ufc.br/20090909.htm



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h45
[] [envie esta mensagem] [ ]



KIEL ELPAKI LA DONACON DE LA SENATANO?

 

Senatano Cristovam BuarqueCristovam Buarque, elstara brazila senatano, proponis la oficialan enkondukon de Esperanto en la brazila mezlernejaro. La projekto ricevis pozitivan akcepton kaj eĉ laŭdon de la Komisiono pri Edukado de la supera ĉambro.

Senatano Marcelo Crivela (fama evangeliisto en Brazilo), kiu estras tiu komisiono de la brazila senato, redaktis favoran priskribon al la iniciato de Cistovam Buarque. La leĝa projekto ne vekis polemikon kaj glate trakuris la etapojn laŭ la interna regularo de la brazila senato. Post la voĉdonado de la senatanoj ĝi estos sendita al la ĉambro de la deputitoj por nova voĉdonado. Kun la akcepto de la deputitoj, la brazila respublikestro per subskribo certe ne hezitos pri la sankcio.

Antaŭ unu jaro, per la Leĝa Projekto n-ro 27/2008. Ĝi ŝanĝos alineon de la artikolo 26 de la Leĝon n-ro 9.394, de la 20-a de decembro 1996, la plej grava ĉe la brazila leĝaro pri edukado (portugallingve LDB - Lei de Diretrizes e Bases da Educação). Laŭ la 26-a artikolo de tiu leĝo la lerneja komunumo rajtas elekti fremdam lingvon kaj responde la koncerna lernejo devas plenumi tiun postulon. Do se lerneja komunumo elektas Esperanton, la lernejo prizorgos pri ties instruado.

Se jam eblas elekti Esperanton en la brazila lernejo ĉu baza, ĉu meza, oni povas demandi, kion validas la iniciato de la senatano, kiu celas la mezlernejon. Nu la fakto, ke Esperanto aperas en la teksto de la leĝo tre gravas laŭ politika vidpunkto, eĉ pro tio, ke Esperanto estos la ununura "fremda" lingvo en la ĉefa regularo pri edukado en Brazilo, danke al la aldono de la 6-a alineo al la menciita 26-a artikolo.

Indas aldoni, ke la laŭdindan iniciaton, certe la plej gravan de la historio de Esperanto en Brazilo, proponis ne-esperantisto. Cristovam Buarque, eks-rektoro de la Universitato de Braziljo kaj eks-kandidato al respublikestro, bedaŭrinde ne parolas Esperanton. Malgraŭ ekstermovade li brile lernis kaj flue parolas la internan ideon proponitan de Zamenhof. En la teksto de la leĝa projekto Esperanto estas vidata de la senatano kiel taŭga ilo por la konstruado de la paca kulturo ne nur internacie sed ankaŭ enlande.

En la jubilea 150-a jariĝo de Zamenhof ni ricevas tiun leĝan donacon kun ĝojo. Nun ni rapidu lerni, kiel elpaki gxin.

La Leĝa Projekto troviĝas portugallingve en http://www.senado.gov.br/sf/atividade/materia/detalhes.asp?p_cod_mate=83989

 



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h45
[] [envie esta mensagem] [ ]



BRITA HUMURAĴO

 

Konteneroj: VikipedioNekredebla raporto aperis en la unua paĝo de la brazila gazetaro la 7-a kaj la 17-an de julio 2009. Brazila polico malkovris 64 kontenerojn kun forĵetaĵo en du grandaj havenoj de la lando. La stranga importaĵo devenis el Anglio. Tiu fakto rapide fariĝis nacia skandalo. La ordinara brazila civitano ricevis la noticon kiel kontraŭnacian frapon. Ankaŭ brazila civitanto, prezidento Lula ne silentis pri la neatendita fakto.

 

La importaĵo entenis 1.200 tunojn da veneno, hejma rubaĵo kaj elektronika forĵetaĵo. Se konsideri, ke San-Paŭlo, kun cxirkaŭ 20 milionoj da loĝantoj, do la plej granda urbo de Brazilo, produktas similan materialon en la daŭro de 2 horoj, la angla rubaĵo povus esti vidata kiel bagatelaĵo eĉ laŭ ekologia vidpunkto. La problemo troviĝas je etika nivelo. La forĵetajon de tiu grandega urbo la loka administracio sendas al taŭga loko, kie tunoj kaj tunoj da ili atendas sian destinon. Bedaŭrinde la plejmulto de tiu materialo ne konas la sorton de la recikliĝo. Sed tamen certe ĝi ne trafos iun transmaran eksterlandan havenon.

 

Kiel balasto ne mankis la konata angla humuro. Ironia mesaĝo troviĝis inter la eroj de la aĉa sendaĵo. Iu bonfaranto skribis jene: "Bonvolu donaci tiujn ĉi ludilojn al la malriĉaj infanoj de Brazilo." Kaj ne nur. La sendinto zorge instruis: "Lavi antaŭ ĝin uzi." Nome gravas purigi senutilajn plastajn pecojn de difektitaj objektoj antaŭ ilin uzi. Tian karitaton, laŭ brazila aŭtoritatulo, praktikas mafianoj, kiu sendadas forĵetaĵon al afrikaj landoj.

 

Celante solvi la tiklan kaj malpuran aferon, brazila prezidento decidis sendi reen la malbonodoran komercaĵon. Forĵetaĵon tenu tiuj, kiuj produktis ĝin. Aŭ ludu mem per tiaj ludiloj kiuj kapablas sendi ilin al malriĉaj brazilaj infanoj. Antaŭ longe Anglio sendis al Brazilo la pilkon kaj la plej popularan sporton de tiu evoluanta lando, la piedpilkon. Responde Brazilo lernis la lecionon kaj fariĝis monda matĉa ĉampiono. Se el la hodiaŭa Anglio iu mafiulo sendas forĵetaĵon al Brazilo, kiu dubus, ĉu brazilanoj estonte lernigos mondskale la arton de la etiko kaj de la etiketo?

 



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h43
[] [envie esta mensagem] [ ]



EN LA JUBILEA JARO DE 2009

En la jubilea jaro de la 150-a datreveno de D-ro Esperanto ni, kiuj estas liaj verdaj nepoj, benas lin. Ju pli la jaroj, des pli reliefiĝas la fakto, ke lia genia propono, nome fratece unuigi la homaron per la lingva komunikilo, plene validas.

Rapide kuras la jaroj, sed tro malrapide evoluas la homa vivo rilate al la kapablo fratece interkomunikiĝi. Kompreneble kreskas kaj abundas la teknologia flanko de la homa komunikado. Oni diras, ke travivas la eraon de la komunikado. Kiu dubus pri tio? Tamen la uzo de la aparataro, kiu estas  signifa ero de la homa evoluado, ne ordinare celas belajn rezultojn. Ekzempligas tion la altnivela teknologio malavare investita por krude mortigi homojn. Neniu lando ĝis hodiaŭ atingis pli altnivelajn ekonomian kaj teknologian rangon ol Usono. Sed neniu alia tiom da mono kaj da homa sango elspezis por subteni sian militeman internacian politikon.

Usono, tiu mirinda lando, kiu ne lernis la pacan lecionon okaze de la 6-a Universala Kongreso, en la jaro 1910, instruita de D-ro Zamenhof mem. Tamen nedubinde, ke pecemaj homoj rezistas en tiu lando kun senlaca kaj heroa karaktero. La laborado de ELNA estas laŭdinda kaj per si mem bildigas la laŭdindan pacbataladon de la tieaj samideanoj, ĉu per la eldona subtenado, ĉu per la plensukcesaj kursoj kaj kongresoj, inter aliaj nenombreblaj iniciatoj. Sed la pacaj batalantoj ne nur tie sed ĉie ajn en la mondo bedaŭrinde malmultas. Raportojn pri la paca agado maloftas en la gazetaro, kies blakaj paĝoj ruĝiĝis kvazaŭ batalkampoj.

La plej freŝa, en la nuna malpacema mondo, estas la invado de Israelo, post densa pluvo el raketoj, sur la etan teritorion de Gazo. La estraro de Israelo uzas kiel taktikon atakon kun celo defendi sian teritorion kontraŭ milita grupo el Palestino. La nunan teritorion kie troviĝas Israelo disputas du nacioj.

Se la realo estus alia, certe Esperanto nenion signifus. La realo ankoraŭ estas tia aŭ certe pli malbona ol tia, kia inspiris al D-ro Zamenhof iniciati la projekton, per kiu eblas kunlabori por la repacigo de la homaro. Do se restas ie en la mondo la fajro de la milito, tie devas agi la pranepoj de D-ro Esperanto. Ni plejumigu tiun taskon. Ni semu la bonan semon de la paco en la buligita grundo de nia erao.



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h42
[] [envie esta mensagem] [ ]



BRAZILO KONDAMNAS INVADON DE LA STRION DE GAZO FARE DE ISRAELO

Paco laŭ PicassoBrazila Ministrejo pri Fremdaj Aferoj disvastigis, la 3-an de januaro 2009, oficialan noton. Laŭ tiu dokumento Brazilo kondamnas la militan intervenon de Israelo sur la Strion de Gazo. Celso Amorim, brazila ministro pri fremdaj aferoj, dum vizito al Portugalio, provis kontakti aliajn diplomatojn celante internacian kunsidon pri la problemo.

Laŭ la brazila estraro, la milita perforto ne solvos la historian konflikton, sed nur malhelpos la situacion. La noto plene akordigas kun la klopodoj de la Sekureca Konsilio de UN, kiu apelacias al Israelo kaj Palestino fari tujan militpaŭzon.

Brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva proponas internacian konferencon por debati la problemon. Laŭ la opinio de Lula, la diskutado havu kiel bazon, la rajton de la palestina nacio starigi propran ŝtaton.

 

 



Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h37
[] [envie esta mensagem] [ ]



POSTSIGNAJ NOTOJ PRI LA ESPERANTO-MOVADO EN CEARAO

43-a BKE en CearaoĈe esperanta kultura, kongresoj fariĝis oportuna momento kunligi intajn faktojn al la estonto de la movado. Ankaŭ ĉe esperantistoj plene pravas la diraĵo: "Kiu ne scias de kie venas, tiu ne scias kien iros." Do ĉi tiujn notetojn pretekstas jenaj tri eventoj samtempe okazantaj en la ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Cearao: 43-a Brazila Kongreso de Esperanto, 28-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso kaj 7-a Infana Kongreseto de Esperanto.

Surbaze precipe de informoj per interreto2 publikitaj de la veteranoj Paulo Amorim Cardoso kaj José Francelino de Oliveira, al kiuj mi kore dankas, mi skize envicigas neforgesindajn paŝojn de la historio de Esperanto en Cearao, kies postsignojn sekvos la leganto por fari propran bildon de tiu centjara paĝo de la regiona agado.

En Cearao Esperanto havas sian prahistorion. Tiu periodo koincidas kun la unuaj dek jaroj de la dudeka jarcento. Tiam manpleno da individuaj scivolemuloj interesiĝis pri la lingvo de D-ro Esperanto. Izolitaj homoj legis esperantajn tekstojn en la samaj jarojn, kiam en Eŭropo okazis la plej fruaj universalaj kongresoj. El tiuj insulitaj prahistoriaj personoj apenaŭ restas spuroj, ekzemple, de certa katolika religiulo foliumante esperantan libron. Tamen tiujn postsignojn ne apudis aliaj. Sekve de tio oni ne konkludu, ke ekzistis tiam vera movado, ĉar aktivuloj ankoraŭ ne
estis.

La historia erao de la movado en Cearao komenciĝis kun dato, loko kaj eĉ konata patro. La 3-an de novembro 1911, en Escola Moderna do Ceará, Moacir Caminha fondis kaj estris la unuan kurson de Esperanto en la ŝtato Cearao. Ekde tiu historia bapto multiĝis kursoj, ne nur en Fortalezo, la ĉefurbo, sed ankaŭ en urboj kaj urbetoj de la cearaa landinterno.

Sed kie ajn estas Esperanto, tie stariĝas kluboj. Cearao ne esceptas pri tiu emo. La unua klubo aperis en 1913, certe kiel rezulto de la unuaj kursoj, sed oni ne povas nei la gravan rolon de Demócrito Rocha, fondinto de la unua Esperanto-klubo en la ŝtato kaj ankaŭ de aliaj dum pluraj jaroj de aktiveco, ĉiam entuziasme antaŭigante la lokan movadon. Ek de la menciita jaro, esperantaj asocioj naskiĝis, kreskis kaj forpasis. Tiu klubisma fazo daŭris ĝis la ora jaro 1955. Jen, krom la jam citita, laŭ la naskiĝo, la listo de la plej gravaj: Esperanto-Klubo Cearense (1917), Nova
Samideanaro (1919), Ĉiam Antaŭen (1919), Karirio Esperantista Asocio (1921), Katolika Esperantistina Klubo (1938), Grupo Esperantista Limoeiro do Norte (1940), Verda Stelo Esperanta Grupo (1940), Cearaa Esperantista Asocio (1945), Ceará Esperanto-Klubo (1949) kaj Esperanto-Klubo Demócrito Rocha (1955).

Pri la eldonaĵoj de la loka esperantistaro, indas noti la fakto, ke Brazila Vivo, periodaĵo kreita pro iniciato de Moacir Caminha, kun la unua numero lanĉita en la 29-a de januaro 1922, estas la dua revuo pri Esperanto en Brazilo kaj la unua de la nordorienta regiono. En Brazila Vivo publikiĝis la unuan fojon soneto originale verkita en Esperanto, nome "Al Nova Vivo", kies aŭtoro estas Joel Linhares, tiama elstara aktivulo. En 1923 tiu pioniro lanĉis la periodaĵon Nova Mondo, kiu estis tute esperantlingva.

Per radielsendo, oni povis aŭskulti dimanĉan programon pri Esperanto ekde la 26-a de marto 1950, danke al iniciatintoj José Lins Albuquerque kaj José Eduardo Ribeiro Pamplona. En 1955 pliaj novaĵoj kontribuis por la dissendo de Esperanto. Iniciatite de Paulo Amorim Cardoso funkciiĝis perkoresponda kurso, de li nomita Escola Zamenhof; samjare li publikigis la didaktikan verkon Unua Libro de Esperanto. Dum la jaroj 1955 kaj 1956, la cearaanoj povis lerni Esperanton per la ĵurnalo Correio do Ceará, kies esperantan kolomnon skribis profesorino Guiomar de Aquino.
Ne malpli historia kaj menciinda estas la rolo de la subtenantoj de la loka movado. Apudas kaj apogas la tieajn esperantistojn tri specaj kunlaborantoj: la religiulo, la politikisto kaj la edukisto.

Je la religia flanko, du branĉoj disvolviĝis kaj donis bonajn fruktojn: la katolika kaj la spiritisma. Ekde la prahistorio de Esperanto en Cearao, apudis esperantistojn katolikaj religiuloj, inkluzive altrangaj klerikoj de la loka eklezio. La ĵurnalisto Demócrito Rocha, fondinto de katolika esperanta klubo, sufiĉe pruvas la aserton pri la graveco de la ligo inter la aferoj religia kaj esperanta.

Tamen la katolika ĉeesto en la movado en Cearao daŭris nur ĝis la duono de la dudeka jarcento. De la 1940-aj jaroj la spiritistoj iom post iom sukcesis superi la katolikojn rilate al la poresperanta subtenado. Ne raras en Fortalezo kursoj de Esperanto en spiritismaj grupoj, en kies libroservoj troviĝas esperanta literaturo.

Je la politikista flanko, neniam mankis al la loka movado la manon de la ŝtato. Kompreneble ĉie politikistoj surpodias dum kongresaj malfermoj, sed ilia apogo ne estas nur formalaĵo en Cearao. Historie cearaa registaro pozitive reagas antaŭ esperantaj petoj pri materia subteno, precipe kiam temas pri eventoj, ĉar turismo furoras en Cearao.

Esperanto en Federacia Universitato de Cearao (1974)Je la edukista flanko, direktoroj de lernejoj kaj ĉefe de universitatoj ofte malfermas pordojn por la kursoj de Esperanto. Aparta fruktodona rilato inter Esperanto kaj universitato stariĝis en 1964, kiam okazis en Fortalezo la 18-a Brazila Kongreso de Esperanto. Tiu grava evento inspiris la tiaman rektoron de Federacia Universitato de Cearao, Antônio Martins Filho, kiu tuj proponis al Paulo Amorim Cardoso fondi esperantan kurson en la institucio. Kaj tie li entuziasme kaj senlace plenumis la taskon, laborante kiel profesoro de Esperanto ĝis sia emeritiĝo en 1991. Bedaŭrinde hodiaŭ ne plu ekzistas la tiel nomata Kultura Domo de Esperanto, sed kursoj de Esperanto oficiale funkcias en la federacia kaj en la ŝtata universitatoj.

Kronante ĉi tiun historian, notindas la plej grava momento por la lokaj esperantistoj, kiam, dum ok tagoj, Fortalezo fariĝis ĉefurbo de Esperantujo. En la jaro 2002, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto, Cearao gastigis la 87-an Universalan Kongreson de Esperanto. Tie ĉeestis 1.315 partoprenantoj el 54 landoj. Cearaa Esperanto-Asocio, sub gvidado de Wandemberg Ribeiro Morais, sukcese pruvis sian kapablon kunorganizi ampleksan eventon.

Ĉi-jare, kiam okazas la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto, denove en la ĉefurbo de Cearao, ĉiuj apartaj spuroj ŝajnas sin direkti estonten. Kvankam antaŭ longe ne multiĝis kluboj, oni diligente laboras ĉe Cearaa  speranto-Asocio. Tie okazas ĉiusabata kunsido kaj ĉiusemestre renoviĝas diversnivelaj kursoj. Paralele, laŭ la esperanta vojo, pluiras  en baroj nedevigaj kursoj ĉe la publikaj universitatoj. Landinterne rezistas la verda flago en Viçosa.

Espereble baldaŭ novaj spuroj - aŭ pli ĝuste spuretoj - enviciĝos. Laŭ historia vidpunkto, tion promesas la ĉi-jara kongresa temo: "Infano: kia grundo!"




Escrito por Jozefo Lejĉ às 01h35
[] [envie esta mensagem] [ ]




[ página principal ] [ ver mensagens anteriores ]